🎶👨🎤🎹56a/Tubara Kantoparado - 12nov25🎺🎸🎷Konkurso de la 07nov25 ĝis 07jan26!
Bonvenon al la voĉdonado de la 56a/Tubara Kantoparado, la 12-an de novembro 2025 - pro la speciala Kantoparado kaj la Konkurso 32 muzikistoj mem proponis unu kanton kaj rete eblas jam voĉdoni ekde la 7-a de novembro 2025 ĝis la 7-a de januaro 2026!
Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
Vi havas entute 21 poentojn, kiujn vi povas disdoni.
Vi povas doni maksimume 3 poentojn al unu kanto.
Alklaku per la sagetoj dekstren aŭ meldekstren por vidi ĉiujn kantojn, de kanto 1 ĝis kanto 32!
Legu ĉiujn detalojn en la paĝo de Eventa Servo, tie vi poste ankaŭ vidos la rezulton:
https://eventaservo.org/e/RB-12nov25-56a_Kantoparado
Por eviti misuzon dum la reta voĉdonado vi devas aldoni viajn proprajn nomojn.
La nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200.
Krom per PollUnit vi ankaŭ estas invititaj spekti la filmojn per tubaro.aperu.net . Tie estas kalkulitaj la spektoj, la ofteco, la ŝatoj kaj la komentoj. La ligilojn al la filmoj vi trovas ĉe la kantoj. Do, sufiĉe ofte spektu viajn plej ŝatatajn kantojn per Tubaro! Poste ambaŭ eblecoj estas kunkalkulitaj 50%/50%.
- Multan plezuron!