2-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago! 18.11.2020
18.11.2020: 19.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 2-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Ĉiu havas la eblecon prezenti unu el siaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi ĝis 24 horojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Sed preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de poentoj: Ĉiu rajtas voĉdoni por 3 el la prezentitaj kantoj:
la kanto, kiu plej plaĉas al li/ŝi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto li/ŝi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
(Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere, ekzemple 4 por la unua, 3 por la dua, aŭ al sep kantoj po 1 poento, aŭ simile.)
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron!